Tuesday, December 16, 2014

La Biblia Eraro de Zamenhof

Majstro, certe vi
scias la hebreon.
Hieraŭ estis Zamenhof-Tago, kaj hodiaŭ nokte, Ĥanuko komencos, do ŝajnas ke mi devas blogi kaj esperante kaj pri religio. Do mi decidis blogi pri tekstero de le biblio, en la esperanta versio.

En 1914, D-ro Zamenhof eldonis tradukon de la kvina libro de la biblio, Readmono. Mi havas la 1988an eldonon de la biblio en Esperanto, sed mi supozas ke neniu ŝanĝis la tekston de Zamenhof. Bedaŭrinde, estas eraro en la traduko de Readmono. Zamenhof ne estas sola, kaj mi supozas ke li uzis tradukon de Readmono, kaj ne la hebrea originalo. Aliaj versioj de la biblio ankaŭ mistradukas la teksteron en Readmono. Oni povas trovi version kun prava traduko en aliaj lingvoj, sed estas nur unu traduko de la biblio en Esperanto. Ni ne povas elekti inter la pli aŭ malpli bonaj tradukoj.

Kion diras la biblio? En Readmono 23:17, ni vidas:
Ne devas esti malĉastistino inter la finiloj de Izarel, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
Jes, “Izrael.” Mi ne scias kial li ne uzis “Izraelo,” sed tio ne estas la problemo. La problemo estas la vortoj malĉastinino kaj malĉastisto. Tio estas malbona traduko de la hebrea. Ne estas la malpli bona traduko; iaj tradukoj uzas la vorton “sodomito” anstataŭ “malĉastisto.” Kion diras la tekteron en la hebrea?
.יח לֹא-תִהְיֶה קְדֵשָׁה, מִבְּנוֹת יִשְׂרָאֵל; וְלֹא-יִהְיֶה קָדֵשׁ, מִבְּנֵי יִשְׂרָאֵל
Certe vi komprenas tion! La plej gravaj vortoj estas קְדֵשָׁה kaj קָדֵשׁ. La tri literoj havas la sonojn K-D-Ŝ, kaj signifas ne malĉasta, sed sankta. Tute la sama, ĉu ne? En multaj aliaj lokoj de la biblio, la tradukistoj uzas sankta por K-D-Ŝ. Ĉi-tie, estas nur mistraduko.

La signifo de la tekstero estas ke la pastroj kaj pastrinoj de fremdaj religioj ne povas iĝi Izraelidoj. Se la papo volus aliĝi la judan popolon, laŭ Readmono 23:17, li ne povus (mi dubas ke la papo volus tion). Mi certas ke Zamenhof sciis la ĝustan tradukon, sed, li sendube sciis ke en multaj lokoj la kristana teksto de la biblio malsamas la hebrean tekston.

Mi scias ke, ĉar la malbonaj kontraŭjudaj sentoj de la tempo, Zamenhof ofte maltrankviliĝis ke homoj malakceptus Esperanton ĉar la kreinto estis judo. Li eble pravis, ĉar dum la vivo de Zamenhof estis tempo de pogromoj. Do, eble li uzis la kristana tekston, kaj ne la hebrean por sia traduko.

Bedaŭrinde, kie tio eraras, tie la Esperanta biblio eraras. Eble, post la fina venko, ni povas havi pravan tradukon de la biblio.

Ĝisdatigo: Mi fuŝis kaj verkis ke Readmono estas la kvina libro de la biblio. Ĝi estas la kvara kaj lasta libro de la Torao.
You can follow my blog on Twitter (@impofthediverse) or on Facebook. If you like this post, share it with your friends. If you have a comment just for me, e-mail me at impofthediverse@gmail.com.
This blog runs solely on ego! Follow this blog! Comment on this post! Let me know that you want to read more of it!

4 comments:

  1. Feliĉe la biblion voloras nenion ;)

    ReplyDelete
  2. Estas interesa demando, ĉu la teksto, kiun ni havas, estas la teksto, kiun Zamenhof tradukis. Oni scias, ke antaŭ ol eldoni la Sanktan Biblion (t.n. Londonan Biblion) en 1926, komitato konsistanta ĉefe el anglikanaj pastroj reviziis la zamenhofan tradukon. Tamen, oni povas argumenti ke "malĉastist(in)o" estas taŭgaj tradukoj de tiuj KDŜ-vortoj, ĉar estas eble, ke la ĉefa punkto pri kiu la bibliaj verkantoj volis kalumnii/kondemni la alireligiistojn estis ĝuste la "malĉasta" seksuma enhavo de la alireligiaj ritoj. Temas, oni argumentus, ne pri pastroj de aliaj dioj, sed pri templaj prostituit(in)oj kiuj celis per seksumado instigi la fekundecon de la tero.

    ReplyDelete
  3. Kvina, ne kvara, libro, ĉu ne?

    ReplyDelete
  4. "La tri literoj havas la sonojn K-D-Ŝ, kaj signifas ne malĉasta, sed sankta."

    La vortoj קָדֵשׁ/קְדֵשָׁה povas signifi personon kiu malsanktigas sian korpon per hazarda seksumado. En la hebrelingva biblio, tiuj vortoj aperas en du kuntekstoj: aŭ prostituo [ekz., Genezo 38:21-22] aŭ (peka) paganismo [ekz., 1Reĝoj 14:24, 1Reĝoj 22:46]. Povas esti ke laŭlonge de la jaroj, la signifo de la vorto evoluis: unue, ĝi celis nur tiujn kiuj sin dediĉis al laboro je iu (pagana) dio; poste tiuj personoj komencis proponi ankaŭ sekso-servojn honore al la dio; sekve la vorto iĝis identa al nocio de prostituo. Laŭ aliaj esploristoj, ne ekzistas certaj pruvoj ke seksumado vere estis parto de di-servo en Mezoriento, kaj tiuj ĉi du vortoj en la tiutempa hebrea lingvo signifis simple personojn kiuj servis la paganajn kanaanajn diojn.

    Ĉiukaze, la zamenhofa traduko kiel "malĉastuloj" estas multe pli proksima al la origina signifo ol la de vi proponita "sanktuloj". Kaj cetere, ankaŭ Biblia Sacra Vulgata uzas 'meretrix' kaj 'scortator', do mi ne certas sur kio vi bazigas vian aserton pri "mistraduko"...

    ReplyDelete

Related Posts Plugin for WordPress, Blogger...