Tuesday, December 30, 2014

Subtenu Vian Lokan!

Ni volas la verdan venkon!
La nova jaro venas, estas la tempo kiam ni klopodi iĝi pli bonaj homoj. Ĉiuj faros rezoluciojn, kaj mi havas rezolucion por vi. Subtenu la movadon! Kiel? Aliĝu vian lokan esperantan grupo (se ĝi ekzistas), aliĝu vian nacian grupon, kaj aliĝu la internacian grupon, UEA.

UEA

Jes, mi estas membro de UEA. Mi konfesas ke dum multaj jaroj, mi kabeis, kaj mi ne estis membro, sed nun mi estas en la movado, kaj mi estas membro. Mi ne scias kiom da homoj estas en la UEA dum 2014, sed dum 2013, estis nur 4,903 membroj (malpli ol 2012, kiam UEA havis 5,049 individuajn membrojn). Samtempe, la Facebook grupo por Esperanto havas hodiau 15,555 membrojn. Nur 32% de la Facebook grupo estas membroj de UEA.

Ni bezonas vin! Grupo de 15,000 homoj estas pli forta ol grupo de 5,000 homoj. Ĉu vi volas ke la movado estas malforta? Kiam vi ne aliĝas la internacian grupon, vi diras, “jes, laŭ mi, la movado estus malforta.” Laŭ mi, la movado estus forta.

Nacia

Mi ne scias kiom da homoj estas en mia nacia grupo, Esperanto-USA, sed mi certas ke la nombro estas malmulta ol la nombro en la samnoma Facebook grupo, kio havas 700 membrojn. Ĉu ni havas 700 membrojn en Esperanto-USA? Mi dubas.

Mi loĝas en lando kie la Esperanto movado estas ĉiam malgranda. Ni estas granda kaj forta lando kie homo ne lernas Esperanton. Ni estas bonŝanca ke pli-malpli la angla iĝis la internacia lingvo, sed la puno estas ke ni devas ĉiam aŭdi malbonan anglan. “Jes, mi parolas la anglan,” diras la homo kiu miskomprenas min.

Loka

Ĉu vi havas lokan grupon? Se jes, aliĝu! Se ne, iniciatu! En mia reĝiono, estas kelkaj paper-Esperantistoj. Ili estas membroj de Esperanto-USA, UEA (aŭ ambaŭ), sed kiam oni invitas ilin al kunveno, oni aŭdas … … … … … … nenion. Ili ne eĉ verkas mesaĝon, “mi bedaŭras, sed pro mia malsano, mi ne povas ĉeesti.” Mi scivolas, ĉar unu eĉ estas deligito de UEA. Kion li faras en sia loka regiono? Nenion. Se vi nur estas membro de la internacia grupo, vi devas fari pli.

Se vi ne havas lokan grupon, kaj vi volas iniciati grupon, vi povas uzi Facebook-on. Sed Facebook grupo ne estas substituaĵon por verviva kunveno.

En la nova jaro, vi devas helpi la movado. Tio estus vian rezolucion. Se vi ne estas aktiva je la tri niveloj, komencu nun! Apartaj ni neniam havos la finan venkon. Apartaj ni nombroj ne kreskos. Apartaj ne estos malfortaj.

Dum la venonta jaro, montru nian fortecon, pligrandiĝu nian fortecon, kaj estu parton de nia forteco. Aliĝu vian lokan grupon, aliĝu vian nacian grupon, kaj aliĝu vian internacian grupon. Kaj kune, ni ŝanĝos la mondon.
You can follow my blog on Twitter (@impofthediverse) or on Facebook. If you like this post, share it with your friends. If you have a comment just for me, e-mail me at impofthediverse@gmail.com.
This blog runs solely on ego! Follow this blog! Comment on this post! Let me know that you want to read more of it!

3 comments:

  1. Replies
    1. Ĝi indikas "loka grupo." Tiel oni diras, "mi parolas la anglan." La angla kio?

      Delete
    2. "Subtenu Vian Lokan!" Estas bone ĝi nur ŝajnis rarete al mi. La artikolo mem estas bone.

      Delete

Related Posts Plugin for WordPress, Blogger...