Thursday, December 25, 2014

Zamenhof, la Biblio, kaj la Traduk-Problemo

Ho ve!
Denove?
Eble mi ne estas la plej bona homo por paroli pri la biblio. Mi ne estas spertulo de la hebrea lingvo. Mi ne estas historiisto de la antikva mondo. Sed, mi studas malnovajn lingvojn, kaj mi comprenas la problemojn de traduko. Kaj hodiaŭ mi volas paroli pri la problemoj de traduko. Estas fama itala aforismo, traduttore tradittore, kio signifas “tradukisto perfidulo,” aŭ “ciu tradukisto estas ankaŭ perfidulo.”

Mi devas noti ke mi estas ateisto. Mi ne kredas ke dio verkis biblion, ĉar mi ne kredas je dioj. Mi ankaŭ ne kredas ke la unuaj kvin libroj de la biblio estas historio, plejparte tioj estas la mitoj de la judoj. Kaj ni scias ke la biblio diras rakontojn dufoje. Post multaj jaroj, homoj kreis malsimplajn klarigojn de la diferenco. Mi ne havas respektegon por la biblio; ĝi estas (por mi) nur teksto, verkita per homoj.

Frue, mi notis ke mi ne akordas kun la traduko de Readmono 23:17 en la Esperanta traduko de la biblio.[1] Tio ne estas la sola loko kie mi ne akordas kun Zamenhof. Mi devas diri ke Zamenhof tradukis la hebrean biblion (aŭ, por kristanoj, la malnova testamento), sed en 1926, la Brita kaj Alialanda Biblia Societo reviziis la verkon, do eble la problemoj estas pro la BABS, kaj ne pro Zamenhof.

Hodiaŭ, mi rigardos nur unu frazon, la unua, kaj mi diskutos la problemojn. Ĉu ni scias la unuajn vortojn de la biblio?
En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.
En la hebrea, tio estas:
בְּרֵאשִׁית, בָּרָא אֱלֹהִים, אֵת הַשָּׁמַיִם, וְאֵת הָאָרֶץ

B’reŝit bra elohim et ha-aŝmim v’et ha-eretz
Kaj ni trovas nian unuan problemon. Vidu la vorton הַשָּׁמַיִם kaj la finan literon ם. Kio signifas ם? La vorto estas plurala.

Antaũ mi diskutas tiun vorton, mi devas ankaŭ diskuti la alia vorto kio terminas per -m, elohim. Vere, elohim signifas “dioj,” sed en la hebrea biblio, la vorto elohim ofte estas plurala vorto kun singulara verbo. (En la hebrea, tiel en multaj aliaj linvgoj, verboj havas singularajn kaj pluralajn formojn.) La prauloj de la hebreoj havis multajn diojn, do eble en la plej fruaj tekstoj ni vidas pluralan vorton, sed malfrue, la hebreoj havis nur unu dion, do ili ŝanĝis nur la verbon. En la biblio, la sama vorto (elohim) indikas la multajn diojn de aliaj popoloj (la dioj de Egiptoj). Aŭ, en la hebrea, la vorto elohim ankaŭ povas signifi “povoj,” do ĝi eble staras por “la povoj [de Dio].” Tio estas problemo sen solvo.

Sed nun ha-aŝmim. Nek Esperanto, nek hebrea havas du vortojn por “la loko de la nuboj”[2] kaj “la loko de Dio,”[3] do Zamenhof ne havis kialon por traduki ha-eŝmin per “ĉielo,” kaj ne la vorto “ĉieloj.” En la verso, Dio kreas multajn lokojn por nuboj.

Nun, mi volas kompari nuntempajn tradukojn de la biblio en mia denaska lingvo (la angla). Mi tradukos ĉion esperante.
When God began to create heaven and earth[4]
Kiam Dio komencis krei ĉielon kaj teron.
In the beginning of God’s creating the skies and the earth[5]
En la komenco de la kreado de Dio de la ĉieloj kaj la tero
Notu ke la senco estas ke la kreado kontinuas. En la Zamenhofa versio, Dio kreis, la kreado finis. Do, eble pli bona traduko estus:
Komence dio kreas ĉielojn kaj teron.
Mi volas diri alian aferon pri traduko. Ĉe Facebook, kelkaj parolis pri la “Reĝ-Jakoba Traduko,” sed oni devas paroli pri la “Reĝ-Jakoba Versio.” Kial versio? Ĉar la libro ne estas traduko. Kiam Reĝo Jakobo volis novan version de la biblio en la angla, la grupo uzis multajn malnovajn tradukojn (kiojn la Katolika Eklezio malpermisis). Ili ne kreis novan tradukon. Ofte, la pli fruaj tradukoj ne estas el a hebrea, sed el aliaj versioj de la teksto.[6] La alia problemo kun la Reĝ-Jakobo Traduko estas ke ĝi estas malnova; ĝi havas (nun) 403 jarojn. Kial tio estas problemo? Nia kompreno de la hebrea lingvo, kaj la bibliaj tekstoj kreskis dum la lastaj kvar jarcentoj. Ekzemple, dum la vivo de Reĝo Jakobo, neniu sciis la rakonton de Gilgameŝo, kaj nun ni scias ke la rakonto de Noa rilatas al la rakonton de Gilgameŝo. Ni povas kompreni la lingvon pli bone ol la tradukistoj de la Reĝ-Jakoban Versio.

Kion ni lernis hodiaŭ? Certe la italoj pravas: traduttore tradittore. Tradukistoj perfidas ne ĉar ili volas, sed ĉar ili devas. Malfacila estas traduko, kaj eble danĝera.

Notu: Mia 400a blogaĵo!

Mi petas: se vi havas komentojn, aldoni ilin ĉi-tie, kaj ne ĉe Facebook.


  1. Se vi uzas hebrean biblion, tio estas Readmono 23:18.  ↩
  2. Angle sky.  ↩
  3. Angle heaven.  ↩
  4. Tanakh: The Holy Scriptures; The New JPS Translation According to the Traditional Hebrew Text. Jewish Publication Society, 1985. Ankaũ, The Five Books of Moses. Robert Alter, 2004.  ↩
  5. The Bible with Sources Revealed; A New View into the Five Books of Moses. Richard Elliot Friedman, 2003.  ↩
  6. Ĉe Facebook, homo diris ke la ĝusta teksto estas la septuaginto, sed laŭ Zamenhof, li uzis la hebran tekston. Laŭ judoj, la septuaginto neniam estas la ĝusta teksto.  ↩

You can follow my blog on Twitter (@impofthediverse) or on Facebook. If you like this post, share it with your friends. If you have a comment just for me, e-mail me at impofthediverse@gmail.com.
This blog runs solely on ego! Follow this blog! Comment on this post! Let me know that you want to read more of it!

No comments:

Post a Comment

Related Posts Plugin for WordPress, Blogger...